![]() | ![]() | ![]() |
Internacia Tago de Jxurnalismo
Mojtaba KHEIR-KHAH
Indas dum tiu tago ne nur rememori jxurnalismon sed cxiujn, kiuj iel rolas en jxurnalismo: krom skribantojn kaj redaktorojn, ankaux fotistojn, presistojn, desegnistojn, kaj aliajn kunlaborantojn teknikajn kaj ideajn, kiuj rolas grande kaj malgrande en la produktado de cxiaj gazetoj.
![]()
Cxiujare, la 2-an tagon de majo, mondanoj festas jxurnalismo-tagon. Tiutage oni rememorigas la gravan rolon de tiu kultura aktivado kiel publikan informilon pri eventoj enlandaj kaj eksterlandaj. En Irano ankaux tiun okazon observis la Asocio de Iranaj Jxurnalistoj. Kufi ANAN, kiel UN-estro, dum Internacia Tago de Jxurnalismo rememorigis la rolon de jxurnaloj por disvastigi novajxojn, kaj emfazis sxtatan respekton al legxoj pri jxurnalismo. Kadre de cxi tiu Internacia Jaro de Paca Kulturo, li petis plian subtenadon al jxurnalistoj, por ke ili sentime kaj pli kuragxe povu reflekti ensociajn kaj ensxtatajn faktojn. Laux li, cxiu lando por evoluigi sian regionon divers-kampe bezonas pli realan jxurnalismon. Dum militaj periodoj, gxustaj novajxoj favore influas arbitraciojn por atingi al radikoj de miskomprenoj. Ankaux jxurnaloj ebligas haltigon de murdoj kaj sovagxajxoj kaj ecx preventon kontraux fiaventuroj. Anan en sia mesagxo aludis la gravegan poziciojn de virinoj en pluraj regionoj.
Laux Novajx-agentejo de Berlino, grupo nomata Senlimaj Raportistoj anoncis: Dum 1999 tramonde entute 36 jxurnalistoj laborante estis murditaj. Laux statistikoj, estis 10 murditoj en Sieraleono (okcidenta Afriko), 6 murditoj en Kolombio (suda Ameriko) kaj 3 murditoj en Cxecxenio (en eksa Sovet-Unio), kaj aliaj. Cetere, la nombro kompare al jaro 1998 jam duobligxis. Krome, nuntempe 96 jxurnalistoj tutmonde pro siaj novajx-disvastigadoj enkarceras! Tiu grupo opiniis la lastan jaron plej maldolcxa kaj kruela por jxurnalismo.
Kiel cxiuj scias, la demokratio konstruigxas sur 4 bazaj kolonoj aux povoj: legxfara, ekzekutiva, jugxa kaj jxurnalisma. En hodiauxa mondo, kie jxurnalismo estas minacata kaj atakata, kiel demokratio povas spiri?
Iranaj jxurnal-agentoj alvoke de sia asocio, Korporacia Asocio de Iranaj Jxurnalistoj, je 02/05/2000 kunvenis. Kvankam antaux du semajnoj estis fermitaj preskaux 17 reformistaj jxurnaloj en Irano, restantaj ankoraux rezistas kontraux cxiu minaco. Tiu asocio kondamnante lastan faracxon de la landa justico kontraux jxurnal-familianoj postulis trankvilan medion por sendependa jxurnalismo. La asocianoj specife protestis dauxran arestadon de jxurnalistoj dum antauxaj semajnoj kaj monatoj.
Menciindas ke antaux sxangxigxo de parlamento irana, kiu membre kaj idee renovigxos post monato, akraj politikaj diskutoj kaj ecx disputoj ekaperis surpagxe de iranaj jxurnaloj opoziciaj. Post la murdoj de kelkaj verkistoj lastjare kaj la vundado de jxurnalestro per teroristoj, kelkaj iranaj gazetoj komencis malkasxadon de ordonantoj kaj agantoj de la teroro. Poste kelkaj redaktoroj kaj redakcianoj ekmalliberigxis.
Sekve de tiu cermonio, la respondeculo de Informad-Centro de UN en Irano esprimis sian plezuron cxeesti inter samlandaj jxurnalistoj. Poste li tribune legis por partoprenantoj komunan deklaracion de UNESCO kaj UN pri tiu tago.
IER kiel unua E-jxurnalo de Irano salutas cxiujn dum Internacia Tago de Jxurnalismo!Desegno: S-ro Siavash TALAI
Raporto: Mojtaba KHEIR-KHAH esperanto@dpir.com
HTML kaj Redaktado: Klivo indriko@yahoo.com